Friday, May 29, 2015

Mi rezignis pri tiu ĉi blogo

Karaj legantoj,

mi informas, ke mi rezignis pri tiu ĉi blogo. Vi povas sekvi min kaj informiĝi pri mia laboro kaj pri  la diversaj aspektoj ligitaj al la revuo revuo Esperanto en la jenaj lokoj:

Paĝo de la redakcio de revuo Esperanto ĉe Google;
Paĝo de la revuo Esperanto ĉe Google
Legantaro de la revuo Esperanto;
Kanalo de la revuo Esperanto ĉe Youtube.

Eventuale mi aperigos ĉi tie informojn el tiuj cititaj kanaloj de komunikado supre prezentataj.

 Elkore,

Fabrício Valle

Saturday, December 20, 2014

JAREE - Jarlibro de la Esperantista Ekonomio

Laŭ la statuto de Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio, ĉiu aktivaĵo kies laborlingvo estas rekte aŭ ne nerekte Esperanto apartenas al esperantista ekonomio. Do, importado/eksportado, E-instruado, eldonado, livro-vendado, industrio de esperantaĵoj, turismo, edukado, tradukado, organizado de eventoj ktp...resume, la esperantista ekonomio povas havi plurajn branĉojn.
Tio ne koncernas nur profitcelajn aktivaĵojn (entreprenoj kaj diversfakaj profesiuloj), sed ankaŭ la ne profiltcelajn (NROj, akvituloj).
Ekzemple, la oficistoj de UEA en la Centra Oficejo ricevas salajron, kvankam UEA estas neprofitcela organizo. UK cirkuligas amason da mono (ne nur per aliĝoj: oni elspezas por vojaĝi al la urbo de la UK, oni pagas hotelojn, aĉetumas kaj manĝas en urbo, oni partoprenas pagajn ekskursojn...
Do, karaj, Esperanto ne estas nur socikultura kaj lingva fenomeno, sed ankaŭ ekonomia.
Tiu aspekto de Esperanto povos tre helpi en ĝia diskonigado!



JAREE - Jarlibro de la Esperantista Ekonomio

La celo de JAREE - Jarlibro de la Esperantista Ekonomio estas kompili datumojn pri ĉio rilatanta la evoluon de la esperantista ekonomio de jaro al jaro, analizante la kuntekston, la potencialon kaj la vojojn por la progreso de nia ekonomio.
En ĝi aperos, interalie:
1- Artikoloj de homoj, kiuj jam perlaboras monon per Esperanto, pri la plej viglaj branĉoj de la esperantista ekonomio;
2- La listo "Kiu estas kiu en la esperantista ekonomio": ĉiuj esperantistoj kiuj perlaboras monon per Esperanto, ĉiuj entreprenoj, nepre aperu en tiu listo;
3- Taksoj pri la perspektivoj por la evoluo de la esperarantista ekonomio .

Do, se vi iel volas kunlabori aŭ simple aperi en "Kiu estas kiu en la esperantista ekonomio", skribu al jaree (ĉe) intraespo (punkto) org

Friday, December 19, 2014

La vorto "agronegoco"

Por novaj konceptoj, novaj vortoj.
La angla vorto "agribusiness" (portugale: "agronegócios") estas sufiĉe nova koncepto, kiu bezonas novan vorton, tute ne troveblan en PIVE.
Mi principe emis uzi la vorton "agronegoco", sed diskutado en la grupo Lingva Konsultejo ĉe Facebook igis min uzi la esprimon "agrikultura industrio", kvankam mi opinias, ke tiu esprimo ne redonas la tutan sencon de "agribusiness".
Jen miaj argumentoj afiŝitaj en Facebook:

En PIVE "agro" = agr/o. Kulturata kampo. ➞ agrokulturo. 
 
Nu, iom pri la brazila kunteksto:

1- Brazilo estas eble la lando kun plej forta agronegoco. Tio ne signifas nur:
- agrikulturo: eble sinonimo de agrokulturo (en pli vasta senco). Oni semas kaj rikoltas;
- agrikultura industrio: tio en Brazilo signifas "fabrikoj de traktoroj kaj ĉiuspecaj iloj por la agrikulturistoj".
- agrokomerco: komerco de ĉio rilatanta necesaĵojn por la bienoj ktp;
- nutrindustrio: industrio de manĝaĵoj. Oni aĉetas lakton por transformi ĝin en la plej diversajn laktaĵojn (fromaĝon, jogurto ktp); oni aĉetas tomaton, oranĝon ktp por la produkti sukon ktpj;
- agrokooperativoj: tre fortaj en Brazilo. Temas pri unuiĝo de agrikulturistoj laŭ la kooperativa sistemo.

Nu, "agronegócios" estas portugala vorto por signifi la tutan aro de la ĉi-supre cititaj kampoj. Ni estas en tutmondiĝanta mondo. Eble en iuj landoj, kie ekzistas nur "agrikulturo", ne estas kunteksto por paroli pri "landa agronegoco". Sed en lando kiel Brazilo, tiu vorto estas necesa, ĉar kvankam mia lando havas viglajn industriajn sektorojn, la agronegoco plej forte rolas kadre de la tuta ekonomio. 


Aliflanke, Esperanto estas tutmonda lingvo. Do, la esprimoj/vortoj kiujn ni uzas devis havi kiel deirpukton, ke ĝi rilatas la situacion de ĉiuj landoj, de ĉiuj kontinentoj. Alivorte, kiam vi aŭdos de brazilano la vorton "agronegoco", vi jam scios diri pri kio temas.

Thursday, October 16, 2014

La vortoj de Z-ulo

Baldaŭ mi komencos artikolserion per kiu mi komentos la vortojn de la Komitatano Z, kiun mi preferas alnomi Z-ulo, omaĝe al karmemora bildstria heroo el mia infanaĝo, nome Zorro - http://eo.wikipedia.org/wiki/Zorro
"La vortoj de Z-ulo" celos kunpensigi nin pri diversaj aferoj traktataj de nia aminda E-heroo.
Tamen, mi devas klarigi, ke se Zorro rajdis sur ĉevalo, Z-ulo surfas sur la ondoj de Esperanto.
Ĝis!

Friday, September 26, 2014

Pri la eksperimentaj numeroj – 2-a parto


La kovrilo

Unu el miaj decidoj tuj post kiam oni enpostenigis min kiel redaktoron de la revuo Esperanto: krei kovrilon kun stabilaj stilo kaj elementoj, ŝanĝante de unu numero al la alia nur la tesktojn kaj la grafikajn temon kaj aranĝo. Nu, post observi la kovrilon de kelkaj brazilaj, eŭropaj kaj usonaj revuoj ( neniu E-revuo, cetere) mi venis al la jena formulo:
  • Ĉeftitolo akompanata de kelkaj enkondukaj vortoj aludantaj ĉiam la ĉefan raporton (en la tria parto de tiu ĉi-artikolserio mi klarigos kiel mi venis al la ideoj pri la enhavo). Ĉi tiu ĉeftitolo difinas la grafikan temon de la kovrilo;
  • Reliefa titolo kun klarigo en la supra strio, ĉiam pri artikolo aŭ raporto meritanta elstaran lokon sur la kovrilo. La ideo pri la supra strio venis el la brazila revuo Exame (http://bit.ly/1DCQhn9);
  • Tri aldonaj subtitoloj, el kiuj unu aperas reliefe (kun pli grandaj literoj) kompare al la aliaj du. Vere, mi ankoraŭ eksperimentas pri tiuj tri aldonaj elementoj. En la oktobra numero mi enkondukis novaĵon. Ĉu vi rimarkis ĝin?
Nu, defininte tion kaj la temon de la ĉefa raporto de la januara numero, Cleber (nia enpaĝigisto/grafikisto) komencis ellabori tri opciojn de tiu novstila kovrilo, helpate de mia volontula asistanto, Paulo Lima, sperta fakulo pri reklamado kaj merkatiko. La estraro helpis min elekti (ne unuanime) inter la tri kovriloj tiun kiu finfine aperis, konata de vi ĉiuj.  Nun mi prezentas al vi la aliajn du kovrilojn. Kiun el la tri vi elektus? Ĉi tiu kiu aperis januare, ĉu unu el tiuj du aliaj opcioj, ĉi-sube prezentitaj?



 Ankoraŭ pri kovriloj

  • Mi ŝatus aperigi fotojn faritajn de esperantistoj, sed ili estas terure amatoraj fotistoj kaj krome la foto devas kongrui kun la ĉefa temo.
  • Mi ŝatus aperigi foton de iu grava rolulo/aktivulo de la E-movado (kiel en la revuo Newsweek - http://bit.ly/1BgQbgQ), sed ĉi-rilate mi havas du malfacilaĵojn: la jam citita malalta kvalito de la fotoj faritaj de esperantistoj kaj same la kongrueco kun la ĉefa temo. Mankas al ni nuntempe grandaj korifeoj, kun grandiozaj iniciatoj meritantaj aperi en la revuo sub la signo de la ĉefa raporto. Ververe, ne absolute mankas esperantistoj kiel ĉefmotoroj de tre valoraj iniciatoj, sed mi bezonus kombini raporton pri la iniciato kun bele farita profesia foto. Ĉu eble tra M60, se aperos granda individua ĉefmotoro?
  • Mi ŝatus havi la opcion aperigi kovrilon faritan de esperantisto, sed mi kredas, ke tre malfacile mi trovus kunlaborantojn en Esperantujo por kompetenta kaj volontula laboro kaj serioza kompromiso rilate limdaton.
Jen ĉio pri la unuaj pasôj pri kovriloj en la nova revuo Esperanto. Espereble iam mi rakontos al vi pri iu specifa kovrilo. Sciu, ke ordinare, ne estas facila tasko trovi la ĝustan ekvilibron inter la enhavo de la ĉefraporto kaj la grafika temo sur la kovrilo. Kiu estis viaopinie kaj la plej bona kaj la plej malbona kovrilo ĝis nun?

Monday, September 22, 2014

Pri la eksperimentaj numeroj - 1-a parto

Mi legis en Libera Folio la jenon:
"Dum sufiĉe kaosa kunveno kun legantoj de la revuo en la universala kongreso en Bonaero en julio, Fabrício Valle klarigis, ke liaj ĝistiamaj numeroj estis 'eksperimentaj'".
Unue, kial "sufiĉe kaosa kunveno"? La kunvenon partoprenis malmultaj esperantistoj kaj konsistis el mallongaj enkondukaj vortoj miaflanke kaj demandoj de la ĉeestantoj, kiujn mi trankvile respondis. Libera Folio, eble por pravigi sian famon kiel skandaleman periodaĵon, foje inventas "faktojn".
Tamen, mi vere volas komenti  ne tion, sed la ja fakton, ke la ĝisnunaj numeroj de Esperanto estis eksperimentaj. Jen:

La revuo Esperanto estas pli ol centjaraĝa. Dum ĝia historio neniam okazis radikalaj ŝanĝoj - nek en la gvidolinioj, nek en la enhavo, nek en la grafika aranĝo. Se mi eraras, bonvolu diri!
Nu, mi ne kandidatiĝis por la posteno de redaktoro por nur daŭrigi la tradicion kaj ne ŝanĝi la revuon. Mi havis - kaj plu havas - la ambicion fari tute novan revuon, laŭ ĉiuj aspektoj (pri tio mi plu verkos estonte). Novaj tempoj postulas novan revuon!
En  grandaj gazetoj, revuoj kaj ĵurnaloj, kiam ĝiaj mastroj/posedantoj decidas fari grandajn ŝanĝojn, oni ne agas tiucele de unu monato al la alia. Ofte oni formas skipon por fari reform-projekton. Tiaj skipoj konsistas el pluraj profesiuloj: ĉefredaktoro, kunredaktoroj, konsilantoj, fakuloj pri merkatiko, grafikistoj ktp. Ankaŭ enket-entrepreno estas inkluzivigita celante faradon de enketo ĉe la celpubliko. La rezulto de tiu enketo helpas la skipon elpensi tra kiuj vojoj iri en la planado de la ŝanĝoj. Ordinare, de la decido fari profundajn ŝanĝojn ĝis la praktika konkretigo de tiuj ŝanĝoj pasas pluraj monatoj. Tiel estas en la mondo de la gazetaro, ekster Esperantujo, ĉar kapitalo ne mankas!
Nu, en mia situacio la afero estis tute alia, ĉar en tre mallonga periodo, de mia fenpostenigo kiel redaktoro de Esperanto ĝis la publikigo de mia unua numero, mi sola  devis fari preskaŭ ĉion.

Unue konvinki la estraron pri kelkaj radikalaj ŝanĝoj. Mark Fettes principe ne kredis (ĉe intervjuo kiam mi ankoraŭ estis nur kandidato), ke estus sufiĉa tempo por fari ŝanĝojn rilate la dezajnon. Osmo Buller, kiel bona Ĝenerala Direktoro, en la komenco kontraŭstaris la ideon pligrandigi la formaton, pro financaj kialoj. Mi devis trovi solidajn argumentojn kaj investi multe da tempo por konvinki la estraron pri kelkaj el la proponitaj ŝanĝoj (Detalo: ne ĉiuj miaj proponoj estis aprobitaj).
Dum mi diskutis kun la estraro kiujn ŝanĝojn fari, mi samtempe devis legi faskegon da ekzempleroj de la antaŭaj redaktoroj kaj ekpensi pri nova maniero trakti la tradician enhavon. Mi dum 10 jaroj  ja restis for de la tradicia movado (ne de la laboro por Esperanto!). Do, reveni al la paĝoj de la revuo kiun mi abonis dum multe da jaroj estis nepra kondiĉo. Tio ne estas strangaĵo en la mondo de la gazetaro. Ofte ĵurnalisto kiu aktivas sur la kampo de iu fako, prenas la redaktorecon de revuo pri tute alia fako/temo kaj devas eklerni la bazajn aferojn pri ĝi antaŭ ol komenci labori. En mia kunteskto temis simple pri rekono de io jam delonge konata.
Krome, mi devis kune kun la enpaĝigisto plani la novan dezajnon. La fakto estas, ke mi sola faris laboron de tuta skipo, kaj antaŭvidante ke miaj ideoj/proponoj pri ŝanĝoj povos sukcesi aŭ ne kaj ke la tempo je mia dispono ne estos sufiĉa, mi informis la estraron, ke "mi bezonos ses numerojn por eksperimentadi". La laborkondiĉoj en Esperantujo ja ne estas idealaj, ĉar mankas mono por formi  skipon da profesiuloj por plenumi gravajn kaj malfacilajn taskojn; do anstataŭ investi monon, restas al ni investi tempon. Anstataŭ skipo preparanta ŝanĝojn dum minimume tri monatoj, mi sola devis elpensi kaj skizi la bazajn ŝanĝojn en pli malpli du monatoj, kaj krome redakti mian unuan numeron en tiu periodo.
Kompreneble, mi faris erarojn, sed pri tiuj eraroj mi skribos nur poste. Ankaŭ pri miaj ideoj por la revuo Esperanto mi skribos poste. Nun mi volas nur diri, ke "eksperimentaj numeroj" ne estas malbonaĵo, ne estas manko de kompetento miaflanke. La eksperimentaj numeroj estis neeviteblaj. Cetere, mi eraris, kiam mi antaŭvidis ke nur ses numeroj sufiĉos por stabiligi la novan revuon. Vere, nur en la venonta jaro, en januaro, ni havos revuon kun stabilaj trajtoj.
Al mi sonas ridinde tiuj taksoj/analizoj en nia E-gazetaro - afero de kompetantaj homoj, kiuj tamen ne longe prinpensas antaŭ ol kritiki! Oni parolas pri miaj "eksperimentaj numeroj" kvazaŭ temus pri manko de firma konduko de la afero. Preskaŭ certe miaj kolegoj neniam pensis fari reformojn en siaj periodaĵoj. Kiam ili decidos ŝanĝi radikale kaj la dezajnon kaj la enhavon kaj la gvidoliniojn de siaj periodaĵoj, certe ili lernos, ke eksperimentaj numeroj estas necesaj, eĉ se nur por interna cirkulado, kiel okazas ĉe la riĉaj entreprenoj kiam ili decidas fari tiajn profundajn ŝanĝojn. Se temas pri malriĉa entrepreno aŭ organizaĵo, la vojo estas ja eksperimentadi rekte sur la liverendajn numerojn. Jen ĉio! Ne, ne ĉio: venos novaj artikoloj pri tiu ĉi temo.

Ĉiusemajna aktivado

Karaj legantoj,
ekde nun mi regule, ĉiusemajne, publikigos ion ĉi tie. Mi komencos per komentoj pri kelkaj komentoj kiuj aperis tra la reto rilate mian laboron kaj per miaj impresoj kaj konkludoj pri la arto redakti gravan revuon kiel la oficialan organon de UEA.



Sunday, January 12, 2014

La limoj de la reta mondo

Manuel Ortega, esperantisto el Hispanio, verkis interesan artikolon - La limoj de la reta mondo - en la blogo El Correo de la Indias. En ĝi li citas la januaran numeron de la revuo Esperanto:
Pasintjare mi reinteresiĝis pri la revuo Esperanto post la publikigo de la informo pri la ŝanĝo de redaktoro. Plie la redaktoran postenon transprenis nia bona amiko Fabrício Valle. Fine de decembro aperis kaj libere elŝuteblis la unua numero de la revuo sub lia redaktado. En la enhavo de la unua numero mi trovis novaĵon kiu aparte kaptis mian atenton kaj intereson: la Esperantista ekonomio.
"La influo de la lingvoj en la ekonomia aktivaĵo kaj la difinon de proksimeco en la reta mondo" estas la temo kiun Manuel Ortegas pritraktas en la artikolo, legebla ĉe http://lasindias.com/la-limoj-de-la-reta-mondo

Elis Regina - Kiel Niaj Gepatroj (kun subtekstoj en Esperanto)

Tuesday, January 7, 2014

Eliri Esperantujon kaj eniri la mondon

 Kara legantoj, unue legu la tekston en http://www.esperantio.net/index.php?id=2328 ĉar tiu ĉi blogaĵo estas bazita sur ĝi.

Nu:

Mi konsentas kun Mark Fettes, ke
"La daŭra falado en la membronombro de UEA estas tre zorgiga. Mi estas konvinkita, ke tio ne estas historie necesa, sed rekta sekvo de tro hezitema kaj malrapida modernigo de la varbmetodoj, servoj kaj agadoj de la Asocio. Unu mezuro de la sukceso de mia prezidanteco estos tio, ĉu ni remetos la Asocion sur la vojon al kresko – ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli. Do, 2013 espereble markos la nadiron de tiu statistiko".

Pri la duobla risko aludita en la teskto:

1- 
"la meza aĝo de la UEA-anaro estas tro alta, por antaŭvidi facilan anstataŭigon de forpasintoj aŭ retiriĝintoj dum la venontaj dek jaroj."
Komento:
por la aŭguristo, kiu skribis tiujn ĉi vortojn, la mondo estas lago de stagnanta akvo.

2- 
..."mezuri sian sukceson per la membrokresko estas kontraŭefike ne nur pro la tro alta probablo de malkresko, sed ankaŭ pro la malkongruo kun "strategia vizio" de moderna internacia neregistara organizo, kies sukceso mezuriĝas ne laŭ pagitaj kotizoj, sed laŭ realigitaj projektoj"
Komento:
mi konsentas, ke sukceso mezuriĝas laŭ realigitaj projektoj. Unu el tiuj projektoj - ne la nura - estas ĝuste kreskigi la membraron.
Internacia neregistara organizo kiel UEA bezonas grandan kaj aktivan membraron por atingi siajn celojn. Tamen, la mono de la kotizoj helpas, sed ne povas esti la granda enspezofonto.

3-
 "...d-ro Fettes pensas pri senpaga kotizado (kio portus la nunan asocion al financa kolapso); aŭ li ankoraŭ ne eniris Esperantion."
Komento:
tiu plano de la prezidanto de UEA estas novaĵo por mi. Nu, simpla enkoduko de senpaga kotizado povas ja porti la nunan asocion al financa kolapso, sed ne se paralele al la enkonduko de senpaga kotizado la nuna asocio submetus sin al grandaj internaj ŝanĝoj.
Alivorte: se la nuna asocio fariĝus nova asocio, tiu senpaga kotizado eblus. Sed tio postulus grandan restrukturiĝon de la tuta movado (ne nur de UEA). Grandaj ŝanĝoj en la pensmaniero de la tuta esperantistaro estas necesa premiso por revolucio en la maniero labori por kaj per Esperanto kaj sekve evoluigi ĝisfunde la rolon de Esperanto en la nuna mondo.
Resume: miaopinie UEA ekmarŝas, sub la reĝisorado de Mark Fettes, sur la vojon de granda evoluo, sed la sukceso aŭ malsukceso ne dependas nur de unu faktoro, ne dependas nur de UEA. Ĉiu esperantisto, ĉiu loka asocio, ĉiu faka asocio havas sian parton en la sukceso aŭ malsukceso de nia afero.
Ne vidas tion nur tiuj, kiuj faras siajn aŭgurojn kun senmova foto de la pasinteco de la asocio kaj de la movado en la manoj.

Jam estas tempo por paroli pri grandaj zenitoj

Nur 10.000 mil membroj por internacia neregistara organizo kiel UEA estas rindindaĵo. Pri tiu punkto, Mark Fettes estas tre pesimisma. Li eble ankoraŭ ne ĝisfunde kredas, ke en bolanta mondo, kun TIK - Teknologio de Informado kaj Komunikado, la potencialo signalas kvinoble pli grandan nombron en la venontaj 10 jaroj.

La unua paŝo por ke tio fariĝu realaĵo estas
 eliri Esperantujon kaj eniri la mondon.